|Esperante| |English| |Russian|

Gvidlibro pri la morfologio de la estona lingvo

Enkonduko

Tiu ĉi gvidlibro estas por vi, se vi komprenas la frazojn "Professoril on kolm telefoni" kaj "Ministrid restoranides ei tantsi", sed ne scias, kiuj el la sekvaj 30 frazoj estas ĝustaj (10 el ili estas ĝustaj):

Olime pangas. Olime pankas. Olime pangades. Olime pankades. Olime pangates.
Haka lugema! Hakka lugema! Hakake lugema! Hakkake lugema! Hakka loema!
Tule restorani! Tule restoranis! Olin restoranis. Olesin restoranis. Olisin restoranis.
Me ei lähe kooli. Me ei läheme kooli. Me ei mineme kooli. Me ei mine kooli. Me ei läks kooli.
Koolis ei lugeta. Te ei luge. Te ei loe. Te ei lugete. Te ei loete.
Koolis ei istuda. Tahan istuda. Koolis mitte istuta. Koolis ei istuta. Tahan istuta.

Ni donas pli da atento al la regulecoj, kiujn estas malfacile rimarki, kiam oni lernas la estonan per ekzemploj (ekzemple, ĉe Livemocha aŭ per la metodo de legado de Ilja Frank). La celo estas prezenti la necesajn teoriajn sciojn kiel eble plej koncize.

La radikalo de estona vorto estas tiu parto de la vorto, kiu restas, se ni forigas de la fino la partojn, montrantajn la kazon, nombron, modon ktp. Multaj vortoj havas du aŭ pli da formoj de la radikalo. Tiu ĉi gvidlibro klarigas, kiujn formojn de vorto necesas memorfiksi kaj kiel konstrui la aliajn formojn.

En tiu ĉi gvidlibro ĉiu superlonga silabo estas indikita per punkto (.) antaŭ ĝi (ekzemple, pro.fessoril), krom en unusilabaj vortoj (vidu la Gvidlibron pri la prononco en la estona lingvo). Tio gravas por la distingado de fortaj kaj malfortaj radikalformoj.

En la estona estas nek difinaj, nek nedifinaj artikoloj. En la estona mankas malsamaj vortoj por 'li', 'ŝi', 'ĝi'. Verbformoj distingas tri personojn en singularo (mi, vi, li/ŝi/ĝi) kaj tri personojn en pluralo (ni, vi, ili), sed ne distingas la prezencon kaj la futuron. Kiel ĝentilan formon oni uzas la formon de la dua persono de pluralo.

Prezenca indikativo

1.1

1.2

La negativa formo ne havas personan finaĵon. La negativa partikulo, uzata kun prezenca indikativo, estas ei.

1.3

Personaj finaĵoj, uzataj kun prezenca indikativo, estas la samaj por ĉiuj verboj (-n, -d, -b, -me, -te kaj -vad). La sola escepto estas la (pozitiva) formo de la tria persono de singularo kaj pluralo de la verbo 'esti'.

Ĉefaj uzoj de la kazoj

Adjektivo kongruas en kazo kaj nombro kun la substantivo, al kiu ĝi apartenas.

Ĉefaj uzoj de la nominativo

2.1

La nominativon oni uzas en frazsubjekto kaj predikativo.

Ĉefaj uzoj de la genitivo

2.2

Por montri apartenon, oni komence nomas la posedanton en genitivo kaj poste la posedaĵon. Kelkaj prepozicioj kaj multaj postpozicioj postulas la genitivon.

Ĉefaj uzoj de la partitivo

2.3

En sia ĉefa signifo la partitivo indikas nedeterminitan tuton, kiam nur parto de ĝi estas konsiderata. Ekzemple, oni uzas la partitivon post vortoj, esprimantaj kvanton.

2.4

En nominativa substantiva vortgrupo kun kardinala numeralo, krom 'unu', la substantivo post la numeralo estas en singulara partitivo.

2.5

En frazoj, esprimantaj daŭrantan, nekompletan aŭ ripetiĝantan agadon, kaj en negativaj frazoj la rekta objekto estas en partitivo; oni nomas ĝin parta objekto. En aliaj frazoj la rekta objekto estas en genitivo aŭ nominativo (en pluralo ĉiam en nominativo); oni nomas ĝin totala objekto.

Aliaj kazoj

2.6

Krom nominativo, genitivo kaj partitivo, ekzistas ankoraŭ 11 kazoj (iufoje nomataj semantikaj kazoj). Oni formas ilin, aldonante al genitivo la finaĵojn -sse, -s, -st, -le, -l, -lt, -ks, -ni, -na, -ta kaj -ga. En certaj okazoj la lokativajn kazojn (kun la finaĵoj -sse, -s, -st, -le, -l, -lt) oni povas anstataŭigi per esprimoj kun postpozicioj, aparte se necesas emfazi la lokon aŭ direkton.

Ni ilustros kelkajn funkciojn de la lokativaj kazoj.

2.7

Tradukante frazon kun la verbo 'havi' en la estonan, oni uzas la verbon 'esti' kaj markas la posedanton per la kazo, finiĝanta per -l. En pozitivaj frazoj la posedato estas en nominativo, sed en negativaj frazoj ĝi kutime estas en partitivo.

Deklinacio

En tiu ĉi sekcio, nombrante silabojn por determini la deklinacimodelon, oni ignoras ĉiujn silabojn antaŭ la akcenta silabo (tial limo.naad "havas unu silabon" kaj sekve estas deklinaciita simile al lamp).

Ni priskribos ses deklinacimodelojn, komunajn por substantivoj kaj adjektivoj (ankaŭ multaj numeraloj kaj pronomoj sekvas tiujn modelojn). La kazojn oni listigas en la sekva ordo: nominativo, genitivo, partitivo. Por la plimulto de la vortoj sufiĉas memorfiksi la singularan genitivon kaj la singularan partitivon.

La formado de la genitivo

2.8

La genitivo ĉiam finiĝas per vokalo. La genitivon de la plimulto de la vortoj oni formas, aldonante al la nominativo vokalon (a, e, iu; plejofte i). Oni ne aldonas vokalon, se la nominativo jam finiĝas per vokalo.

2.9

Se la nominativo finiĝas per -ne, kutime en genitivo la literojn -ne anstataŭas -se.

2.10

Pluraj vortoj, finiĝantaj en nominativo per r, ln, perdas la antaŭan vokalon en genitivo.

2.11

Kelkaj vortoj havas aldonan silabon en genitivo.

2.12

Se unusilaba vorto en nominativo finiĝas per konsonanto, do la vorton oni deklinacias laŭ la modelo de lamp. Ĉe vortoj, sekvantaj tiun modelon, en genitivo la akcenta silabo estas longa, iufoje mallonga, sed neniam superlonga, kiel en nominativo.

2.13

En genitivo de kelkaj vortoj, sekvantaj la modelon de lamp, iu konsonanto malaperas aŭ anstataŭiĝas per alia konsonanto.

La formado de la partitivo

2.14

Por la vortoj, sekvantaj la modelon de lamp, oni formas la partitivon, aldonante al la nominativo la finan vokalon de la genitivo. Multaj substantivoj kaj adjektivoj, finiĝantaj per -ik, sekvas la modelon de lamp kaj ricevas aldonan akcenton en singulara partitivo.

2.15

Por la plimulto de la aliaj vortoj oni formas la partitivon, aldonante -t al la genitivo. Tamen, se la genitivo finiĝas per -se post vokalo, do kutime la partitivo finiĝas per -st anstataŭ -set.

2.16

Ĝenerale la partitivo koincidas kun la genitivo, se (1) la genitivo havas kvar silabojn kaj la nominativo finiĝas per l, m, nr aŭ (2) la genitivo havas du silabojn kaj la akcenta silabo estas mallonga. Tiuj vortoj sekvas la modelon de telefon.

2.17

Oni formas la partitivon, aldonante -d, se la nominativo havas unu silabon kaj finiĝas per vokalo. Tiaj vortoj sekvas la modelon de puu.

2.18

Kelkaj vortoj sekvas neniun el la supremenciitaj modeloj.

Deklinacio en pluralo

2.19

La pluralan nominativon de ĉiuj substantivoj kaj adjektivoj oni formas, aldonante al la singulara genitivo la finaĵon -d.

2.20

La pluralan genitivon oni formas, aldonante -te-de al la radikalo de la singulara partitivo. Se la singulara partitivo finiĝas per -t-d, oni ricevas la radikalon de la singulara partitivo, forigante tiun literon. Aliokaze la radikalo de singulara partitivo koincidas kun la tuta vorto en singulara partitivo.

2.21

La plurala partitivo finiĝas per vokalo, -sid-id (en la tria okazo la i estas parto de diftongo en la lasta silabo). Se la plurala partitivo finiĝas per vokalo, la vokalon oni rigardas kiel parton de la radikalo kaj la finaĵo estas malplena. Kutime la plurala partitivo baziĝas sur la radikalo de la singulara partitivo.

2.22

Kelkaj vortoj, ekzemple habe, havas malregulan radikalon en plurala genitivo kaj plurala partitivo.

2.23

La plimulto de la substantivoj kaj adjektivoj sekvas unu el la ses modeloj, listigitaj sube (donitaj pli-malpli en la ordo de malpliiĝanta ofteco). Tiu ĉi klasifikado baziĝas sur la rilatoj inter la singulara genitivo, singulara partitivo, plurala nominativo, plurala genitivo kaj finaĵo de la plurala partitivo.

Nom.Sg Gen.Sg Ptv.Sg Nom.Pl Gen.Pl Ptv.Pl
lamp lambi .lampi lambid .lampide .lampe/.lampisid
muusika muusika muusikat muusikad muusikate muusikaid
roheline rohelise rohelist rohelised roheliste rohelisi
auto auto autot autod autode autosid
telefon telefoni telefoni telefonid telefonide telefone
puu puu puud puud .puude puid

2.24

Kiuj vortoj sekvas la modelon de lamp, telefon kaj puu, estis klarigite en la antaŭaj du sekcioj. Vorto sekvas la modelon de roheline, se la singulara genitivo finiĝas per -se kaj havas kvar silabojn. Vorto sekvas la modelon de auto, se la singulara genitivo havas du silabojn kaj la akcenta silabo estas longa. Aliaj substantivoj kaj adjektivoj plejparte sekvas la modelon de muusika.

2.25

Se la radikalo de la singulara partitivo de vorto, sekvanta la modelon de muusika, finiĝas per i, do en plurala partitivo la literon i anstataŭas e (antaŭ la finaĵo -id).

2.26

En vorto, sekvanta la modelon de lamptelefon, la fina vokalo de la plurala partitivo povas esti e, iu (plejofte e). Estas rekomendinde memorfiksi la vokalon por ĉiu tia vorto (kvankam ekzistas kelkaj ĝeneralaj reguloj). Necesas memorfiksi la pluralan partitivon ankaŭ por la vortoj, sekvantaj neniun el la supremenciitaj modeloj.

2.27

La aliajn 11 kazojn en pluralo oni formas el la plurala genitivo, aldonante la kazfinaĵojn (kiuj estas la samaj kiel en singularo).

2.28

Por kelkaj vortoj ekzistas paralelaj formoj en semantikaj kazoj. La paralelaj formoj baziĝas sur la plurala partitivo. Ili estas sufiĉe maloftaj.

La mallonga ilativo

2.29

La kazo kun la finaĵo -sse estas nomata ilativo. Multaj vortoj, sekvantaj la modelojn de lamp, telefon kaj roheline, havas mallongan formon de la singulara ilativo. Por tiuj vortoj la mallogajn formojn oni uzas pli ofte, ol la regulajn formojn, ricevatajn per la aldonado de -sse al la singulara genitivo. Ofte la mallonga ilativo koincidas kun la singulara partitivo.

La lastaj kvar kazoj

2.30

Se substantiva vortgrupo estas en unu el la kazoj, finiĝantaj per -ni, -na, -ta-ga, do nur la ĉefvorto havas la kazfinaĵon, dum aliaj vortoj estas en la genitiva formo.

La deklinacio de pronomoj

2.31

En multaj kazoj personaj pronomoj havas du formojn. Oni uzas la longan formon, kiam oni deziras emfazi la pronomon. Por pronomoj ni listigas la nominativon, genitivon, partitivon, ablativon (la kazon kun la finaĵo -le) kaj adesivon (la kazon kun la finaĵo -l). Aliajn kazojn oni formas simile al la adesivo (tamen en kelkaj kazoj mallongaj formoj ne ekzistas).

2.32

Komparacio de adjektivoj

3.1

La komparativon kaj superlativon de la plimulto de la adjektivoj oni ricevas, aldonante respektive -m kaj -im al la singulara genitivo. Alian (pli ofte uzatan) formon de la superlativo oni formas, kombinante la vorton kõige kun la komparativo. La genitivo de komparativo aŭ superlativo ĉiam finiĝas per a.

3.2

En la komparativo de kelkaj adjektivoj, finiĝantaj per -a, la vokalon a anstataŭas e, kaj en la unuvorta superlativo la vokalo a malaperas.

La kvar bazaj formoj de estonaj verboj

La infinitivo

4.1

La infinitivo de verbo havas la finaĵon -da, -ta-a (en la plimulto de la verboj la finaĵo estas -da). La infinitivon oni uzas post la plimulto de la modalverboj.

4.2

Por esprimi negadon oni aldonas la partikulon .mitte antaŭ la infinitivo.

4.3

Kelkaj verboj havas gradaciajn radikalojn. En la malforta grado aŭ reduktiĝas la silablongeco, aŭ malaperas iu konsonanto, aŭ iun mallongan plozivon (skribitan per g, db) anstataŭas jv. (Simila gradacio okazas ankaŭ en multaj substantivoj kaj adjektivoj, ekzemple lamp, pruun, tuba, aeg kaj halb.)

4.4

Por la plimulto de la verboj kun gradacio oni uzas la fortan radikalformon en la infinitivo kaj la malfortan radikalformon en la prezenca indikativo.

4.5

Tamen por pluraj verbradikaloj, finiĝantaj per a, oni uzas la fortan radikalformon en la prezenca indikativo kaj la malfortan radikalformon en la infinitivo (kun la finaĵo -ta).

La supino

4.6

Post verboj de movado oni uzas ne infinitivon, sed supinon. La supino ĉiam finiĝas per -ma. Se verbradikalo havas du formojn, en la supino estas uzata la forta formo. En vortaroj oni ordigas la verbojn laŭ la supino.

4.7

La negativa partikulo, uzata kun la supino, estas .mitte.

4.8

Oni uzas la supinon ankaŭ post la verboj .hakkama (hakataInf) kaj pidama (peanPrs.1Sg).

La tud-participo

4.9

La pasiva pasinteca participo finiĝas per -tud-dud (plejofte per -tud). Tiun formon oni nomas la tud-participo. Ĝi ekzistas por ĉiuj verboj, krom la modalverbo pidama. Se verbradikalo havas du formojn, en la tud-participo estas uzata la malforta formo.

Konjugacimodeloj

4.10

Krom kelkaj esceptoj, ĉiujn formojn de ĉiuj verboj oni povas konstrui surbaze de la sekvaj bazaj formoj: la supino (nomata ankaŭ ma-infinitivo), infinitivo (nomata ankaŭ da-infinitivo), prezenca indikativo (ekzemple la formo de la unua persono de singularo) kaj tud-participo. Por la plimulto de la estonaj verboj sufiĉas memorfiksi la infinitivon kaj la prezencan indikativon. La plimulton de la verboj oni povas dividi en tri klasojn laŭ la sekvaj tri modeloj.

Sup Inf Prs.Ind -tud Ptcp
kirjutama kirjutada kirjutan kirjutatud
.istuma .istuda istun istutud
.kuulama kuulata .kuulan kuulatud

4.11

Pli ol duono de la verboj sekvas la modelon de kirjutama (la radikalo ne ŝanĝiĝas). Tamen kelkaj verboj sekvas neniun el la supremenciitaj modeloj.

Ofte uzataj verbformoj

La simpla pasinteco

4.12

La pozitivaj formoj de la simpla pasinteco de la plimulto de la verboj uzas la radikalon de la supino.

4.13

Se en simpla pasinteco la radikalo finiĝas per konsonanto, en la tria persono de singularo oni aldonas la vokalon i post la radikalo.

4.14

La simplan pasintecon la plimulto de la verboj indikas per -si-, tamen kelkaj verboj per -i-.

4.15

En la negativa formo de la simpla pasinteco estas uzata la radikalo de la infinitivo. La finaĵo estas -nud sendepende de la persono kaj nombro de la subjekto.

4.16

Por kelkaj verboj la elekto de la radikalformo en la nud-formo estas malregula.

4.17

Se verbradikalo finiĝas per konsonanto, antaŭ kiu estas mallonga vokalo, do oni skribas la konsonanton per du identaj literoj antaŭ vokalo kaj per unu litero (prononcata pli mallonge) antaŭ alia konsonanto.

La imperativa modo

4.18

La formo de la dua persono de singularo de imperativo konsistas nur el la radikalo de la prezenca indikativo. La formo de la dua persono de pluralo de imperativo havas la finaĵon -ge-ke kaj kutime baziĝas sur la radikalo de la infinitivo. La formon de la unua persono de pluralo de imperativo oni ricevas, aldonante -m al la formo de la dua persono de pluralo de imperativo.

4.19

En imperativo la negativa partikulo estas alia, ol en indikativo, kaj ŝanĝiĝas laŭ la persono kaj nombro.

La kondicionala modo

4.20

La prezencan kondicionalon indikas -ksi- post la radikalo de la prezenca indikativo. La personaj finaĵoj estas la samaj, kiel en simpla pasinteco.

4.21

En kondicionalo la negativa formo ne havas personajn finaĵojn.

Participoj

4.22

La aktiva prezenca participo baziĝas sur la radikalo de la supino kaj finiĝas per -v (se la radikalo finiĝas per konsonanto, do oni aldonas -e- antaŭ -v, sed nur en singulara nominativo). La pasiva prezenca participo baziĝas sur la radikalo de la tud-participo kaj finiĝas per -tav-dav. Ambaŭ prezencaj participoj estas deklinaciataj laŭ la modelo de muusika (en genitivo aldoniĝas la vokalo a).

4.23

La aktiva pasinteca participo baziĝas sur la radikalo de la infinitivo kaj finiĝas per -nud (la sama formo estas uzata en la negativa simpla pasinteco). La pasivan pasintecan participon ni jam traktis pli frue (inter la bazaj verbformoj). La pasintecaj participoj ne ŝanĝiĝas laŭ kazo aŭ nombro.

4.24

La negativa partikulo, uzata kun la participoj, estas .mitte. La partikulo kaj la participo formas unu vorton.

La perfekto kaj pluskvamperfekto

4.25

La perfekto esprimas procezon aŭ agadon, kiu okazis ĝis la nuna momento. La perfekto konsistas el la prezenca formo de la helpverbo olema kaj la aktiva pasinteca participo.

4.26

La pluskvamperfekto esprimas procezon aŭ agadon, kiu okazis ĝis certa momento en la pasinteco. La pluskvamperfekto konsistas el la pasinteca formo de la helpverbo olema kaj la aktiva pasinteca participo.

La gerundio

4.27

En la estona la gerundio indikas agadon aŭ procezon, okazantan samtempe kun alia agado aŭ procezo. La gerundion oni formas, anstataŭigante en la infinitivo la finan -a per -es.

La verbo minema

4.28

La verbo minema ('iri') estas malregula. La bazaj formoj estas minema, .minna, lähen, .mindud.

En kelkaj formoj de minema la elekto de la radikalo estas malregula.

La verbo tegema

4.29

La bazaj formoj de la verbo tegema ('fari') estas tegema, teha, teen, .tehtud.

En kelkaj formoj de tegema la elekto de la radikalo estas malregula.

Ekzotaj verbformoj

La jusiva modo

4.30

La jusivo (ofte nomata la tria persono de imperativo) esprimas nerektan ordonon aŭ deziron, adresitan al tria partio. Oni formas la jusivon, anstataŭigante en la formo de la dua persono de imperativo la finan -e per -u (ankaŭ en la negativa partikulo).

La nerekta modo

4.31

Oni uzas la nerektan modon, se la parolanto rerakontas ion aŭditan de iu alia. La formo de nerekta modo konsistas el la radikalo de la supino kaj la finaĵo -vat (do, la formo koincidas kun la singulara partitivo de la aktiva prezenca participo).

La senpersona voĉo

4.32

La senpersonajn formojn oni tradukas en Esperanton, uzante la pasivon aŭ la subjekton 'oni'. En la estona oni uzas senpersonajn formojn sen subjekto. Ili baziĝas sur la radikalo de la tud-participo (kun malmultaj esceptoj en pozitiva prezenca indikativo). La finaĵoj de pozitivaj senpersonaj formoj estas -takse/-dakse/-akse en prezenca indikativo, -taks/-daks en prezenca kondicionalo, -tagu/-dagu en jusivo, -tavat/-davat en nerekta modo kaj -ti/-di en pasinteca indikativo. En negativaj senpersonaj formoj la finaĵoj estas la samaj, krom -ta/-da en prezenca indikativo kaj -tud/-dud en pasinteca indikativo. En imperativo ne ekzistas senpersonaj formoj.

4.33

Ni ilustras kelkajn malregulajn formojn de la pozitiva senpersona prezenca indikativo.

4.34

En perfekto kaj pluskvamperfekto la senpersonan formon oni ricevas, anstataŭigante la aktivan pasintecan participon (kun la finaĵo -nud) per la pasiva pasinteca participo (kun la finaĵo -tud/-dud) kaj uzante la helpverbon olema en la tria persono de singularo.

Tre maloftaj verbformoj

4.35

4.36

Diversaĵoj

5.1

En la estona lingvo ekzistas multaj verboj kun adverbaj partikuloj.

5.2

La emfazan partikulon -ki/-gi oni povas aldoni al preskaŭ ĉiu vorto (en la fino, post la finaĵo).

5.3

Kiel alternativan formon por ei ole oni ofte uzas la vorton pole, kun la sama signifo. Similaj alternativoj ekzistas por ĉiuj negativaj formoj de la verbo olema kun la negativa partikulo ei.

5.4

La vorton 'ĉu' oni tradukas en la estonan per la vorto kas.


Aliaj materialoj pri la morfologio de la estona lingvo


CC0
To the extent possible under law, Mati Pentus has waived all copyright and related or neighboring rights to Gvidlibro pri la morfologio de la estona lingvo.


Adreso: http://lpcs.math.msu.su/~pentus/etmorfeo.htm
Laste modifita 22.08.2011.
Mati Pentus